Esperanto: Hearings before the Committee on EducationBartholdt, Richard
History
Esperanto: Hearings before the Committee on Education
Bartholdt, Richard
Esperanto
Kaj se vi pregxas, vi ne devas esti kiel la hipokrituloj, kiuj volonte
staras kaj pregxas en la lernejoj, kaj apud la anguloj de la stratetoj;
por ke ili estu vidataj de la homoj. Vere, mi diras al vi: Ili ricevis
sian pagon. Sed se vi pregxas, iru en la cxambreton kaj fermu la pordon,
kaj pregxu al via patro en la kasxito, kaj via patro, kiu vidas en la
kasxiton, rekompencos gxin al vi publike. Kaj se vi pregxas, vi ne
devas multe babili, kiel la idolistoj, cxar ili opinias ke gxi estos
akceptata, se ili faras multe da paroloj. Tial vi ne devas simili al
ili. Via patro scias, kion vi bezonas, antaux ol vi petas lin. Tial
vi devas pregxi tiamaniere. Patro nia en la cxielo. Via nomo estu
sanktigata. Via regno venu. Via volo farigxu sur la tero, kiel en la
cxielo. Nian panon cxiutagan donu al ni hodiaux. Kaj pardonu al ni
niajn kulpojn, kiel ni pardonas niajn kulpulojn. Kaj ne konduku nin en
tenton, sed savu nin de la malbono. Cxar via estas la regno, kaj la
forto, kaj la gloro en eterneco. Amen. Cxar se vi pardonos al la homoj
iliajn kulpojn, tiam via cxiela patro pardonos ankaux al vi. Sed se vi
ne pardonos al la homoj iliajn kulpojn, tiam via cxiela patro ankaux ne
pardonos al vi viajn kulpojn. (La Evangelio Sankta Mateo VI, 5-16.)
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account