Nu, ekmallumiĝis kaj, kiam ili apudestis la _Hotel de Saxe_, ĉe la
alia flanko de la strato ili subite ekvidis la estron de la urba
policaro marŝantan laŭ kontraŭa direkto.
Li tordis siajn longajn lipharojn, kaj rigardis sovaĝe sur ili. La
policanoj salutis, sed la estro transiris la straton.
"Kiun vi havas tie?" li demandis. "Suspektindan viron, kiu havis
dudekkvin talerojn en sia boto, via moŝto." Je tiuj ĉi vortoj, la
komandanto iĝis tre kolera, kaj li ekkriis: "Kaj vi ambaŭ forlasis
vian postenon por aresti tiun ĉi malgrandan junulon, kiu ne faris
ion malrajtan? Morgaŭ matene ĉe dek-tridek, mi ordonas vin ĉeesti
mian oficejon. Nun, mi mem alkondukos tiun ĉi malliberulon al la
stacidomo, kaj vi tuj iru al viaj postenoj."
Tion dirinte, li alvokis fiakron, per signo de mano ordonis la
malliberulon eniri, kaj sekvis lin. Ili do ambaŭ rapide veturis ĝis
la stacidomo, sed Sro Ambrosio multe miris kiam oni ne haltis
antaŭ tiun konstruaĵon, sed li ne kuraĝis ion diri.
La fiakro ruliĝis en la plej aristokratan kvartalon de la urbo, kaj
antaŭ belega palaco ĝi haltis.
La komandanto eliris, kaj ordonis al la vagisto, ke li sekvu lin en
liajn privatajn ĉambrojn.
Ili ambaŭ eniris en la princan salonon, kaj la oficisto, sidiĝinte
ĵus kontraŭ la malliberulon, subite formetis siajn lipharojn kaj
diris: "Ĉu vi konas min, Ambrosio? Certe mi deziregas scii tion,
kion decidos nia amiko la juĝo pri niaj agoj!"
Sro Ambrosio mutiĝis pro mirego.
Tuj poste, la servistinoj envenis, kaj pretigis grandan te-tablon por
ili.
Tion, kio poste okazis mi tute ne scias, sed la societo en la Pariza
Ĝardeno iĝis tiel vivema, ke mi apenaŭ povis doni mian juĝon.
Fine mi decidis jene:
Sro Ambrosio, estas vere, faris nenion malrajtan sed la aresto ne
estis plenumita.
Sro Nero faris krimon, sed ne estis punita.
Mi do ordonis, ke Sro Ambrosio pagu la duonon, ĉar li ne estis
arestita, kaj ke Sro Nero pagu la alian duonon, por kontentigi sian
konsciencon.
Surprizante estis, ke ni tri okaze rerenkontiĝis, lastan someron en
Parizo, Sro Ambrosio estas nun profesoro, Sro Nero ambasadoro,
kaj mi estas la viro, kiu rakontas tiun ĉi historion al vi.
MEDITADOJ EN WESTMINSTER ABBEY.
El "The Spectator," Marto 30, 1711, verkitaj de Addison. Tradukitaj
de Rev. N.B.
Kiam mi estas en serioza humoro, tre ofte mi sole promenas en
Westminstera Abatejo; kie la mallumeco de la loko, kaj ĝia uzado,
kune kun la soleneco de la konstruaĵo, kaj la stato de la homoj,
kiuj en ĝi kuŝas, emas plenigi la spiriton je speco da melankolio,
aŭ plivole pripenseco, kiu ne estas malagrabla. Hieraŭ mi restis
tutan posttagmezon en la preĝejkorto, la kloitroj, kaj la preĝejo,
min amuzante per la tombŝtonoj, kaj la surskriboj, kiujn mi vidis en
tiuj diversaj regionoj de la mortintoj. El ili, la plej granda nombro
raportis nenion pri la enteriĝinto, krom ke li naskiĝas unu tagon,
kaj alian tagon mortas: la tuta historio de lia vivo enhavata en tiuj
ĉi du cirkonstancoj, kiuj estas al ĉiuj komunaj.
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account