Diru pro kio senĝoje
Tiel rigardas nun vi;
Eble ne estas agrabla
Plia fort' de l' sunradi'.
Ĉu miras vi la malbonon,
Ĉu plendas vi, ke sur ter'
Homo feliĉa ne estas,
Kaj eĉ senpeka afer'?
Eble ekscii vi volas
Estas por kio milit'
Kial ne estas la pac'
Ĉe la Dio kreit'?
Eble al mi vi demandas:
Kial, je l' homa ĉagren',
Lingvo neŭtrala malestas
Por la komuna kompren'?
Restu do vi nun trankvila;
Bon' venos de Esperant'
Lingvo neŭtrala utila,
Por ĉiu tera loĝant'.
Ĝi la militon forigos,
Pacon aranĝos ja ĝi,
Veran ekhavos la amon
Tuta homar' inter si.
Kuros de l' mondo malbono,
Multo en ĝi pliboniĝos,
Perdos la lokon mizero
Multaj eĉ plifeliĉiĝos.
Kaj forgesiĝos l' ofendo
Al vi farita de l' sun'.
Eble vi ekkontentiĝos,
Ho bela, ho mia lun'.
Dormas, silentas natur',
Nur siluetoj montriĝas
Kaj sur ĉielo la Lun'
Jam plikontenta vidiĝas.
Sed ne sen ĝoj' ĝi rigardas
Kaj senlarmiĝis jam ĝi--
(Tiel almenaŭ mi revis)
Ĝi konsoliĝis de mi!
ANAKREONAĴO.
Verkita de Rev. A. H. Nankivell.
Mi deziras pri famuloj
Kaj prapatroj nun kantadi
Kaj fortuloj batalantaj
Kaj sanktuloj preĝadantaj,
Honorindaj, memorindaj,
Kuraĝemaj kaj mirindaj,
Tiajn virojn mi laŭdadi
Volas; aŭdu, feliĉuloj!
Sed kor' mia kun moketoj
Krias: "Mi ne volas aŭdi.
Kantu nun pri la knabinoj,
Delikataj belulinoj,
Gajakoraj kaj amindaj,
Belvizaĝaj kaj kisindaj,
Tiajn mi deziras laŭdi;
Aŭdu, feliĉulinetoj!"
Tial mi adiaŭ diras
Al fortuloj kaj sanktuloj,
Militintoj kaj venkintoj,
Adorintoj kaj preĝintoj;
Kaj de nun pri virgulinoj,
Karesindaj gajulinoj,
Forgesinte pri bravuloj,
Ĉiam kanti mi deziras.
LULKANTO. DORMU!
Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).
Dormu, dormu en lulilo
Paĉja, panja korligilo;
Panjo ja apude sidas
Ci al panja am' konfidas,
Ci en sendanĝero estos
Panjo ja apude restos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, dormu, dorm'!
Kovras ja flugilaj vestoj
Sur birdetoj en la nestoj
Sed flugiloj cin anĝelaj
Kovras en mallumo helaj;
Ci en sendanĝero restos
Ĉar anĝeloj apudestos;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm'!
Dolĉa en lulil' trezoro,
Ŝlosilet' de panja koro,
Cin al brakoj mi konfidas
Kies ci vizaĝon vidas;
Ci en sendanĝero restas
_Nia Patro_ apudestas;
Laŭ infana elkonfido
Dormu, kara mia ido,
Dormu, dormu, dorm'!
LA MALGRANDEGULO.
Originale verkita de Clarence Bicknell.
Malgrandegulo foje amis
Grandegulinon belan;
Li diris: "Ĉu vi min edzigos,
Amanton tre fidelan?"
Sed ŝi respondis: "Malfeliĉe
Mi estas tre miopa
Sed ni ne povas eĉ vin vidi
Per ilo teleskopa;
Por mi vi estas tro malgranda;
Mi restos amikino,
Sed iu de la via kresko
Konvenos por edzino."
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account