We learn with great pleasure that our able friend Mr. Motteau holds,
by request of Dr. Stanton Coit, a weekly class (on Mondays at 7.30)
at the Union of Ethical Societies, 19, Buckingham Street, Strand, W.C.
CORRESPONDENCE NOTES.
_El Rusujo._--Mi ĵus revenis de mia longa Esperantista vojaĝo. Plej
diverslandajn Esperantistojn renkontis mi: Hungarajn, Germanajn,
Bohemajn, Francajn, Rusajn, Italajn--ĉiujn mi same bone komprenis,
kun ĉiuj mi min sentis internaciulo, homo, Esperantisto! Mi
konvinkis min, ke Esperanto estas parolebla de ĉiuj Eŭropaj
popoloj, kaj vidis, ke nenio povos haltigi la fortan fluon de tiu ĉi
progresaĵo.--Via, G. Kolowrat, _en St. Peterburgo_.
* * *
_Pri la prefikso MAL._--Ĉiuj Esperantistoj konsentas, ke ni ne
devas uzi la prefikson MAL-, kiam la logiko enkondukus uzon de SEN
aŭ NE. La prefikso MAL- montras la kontraŭecon. _La du ideoj estas
kontraŭaj, nur kiam ilia sumo faras nulon._ Eble oni ridetos tiun
algebran difinon. Tamen mi kredas, ke oni povas eltiri el ĝi, en la
plimulto da okazoj, limon inter la uzo de MAL-, kaj tiu de SEN aŭ
NE. Ekz.:
Se ni varmigis ian mason da akvo, kaj malvarmigis, laŭ la sama
grado, egalan mason, sufiĉos miksi ilin, por havi nenion faritan.
Puŝite egale kaj samtempe dekstren kaj maldekstren, oni ne moviĝas.
Persono kiu logas nin pro siaj bonaj kvalitoj, kaj mallogas pro la
malbonaj, sume lasas nin indiferantaj. Grasa makulo sur papero,
lumigita de poste, aperas brila; de antaŭe lumigita, ĝi estas
malbrila; lumigita egale ĉe ĉiu flanko, ĝi malaperas. Kunigante
homon fortikan kun alia malfortika, oni povus akiri la saman laboron,
kiel per du homoj senigitaj de tiuj du ecoj.
Ĝenerale, la estaĵoj kaj aferoj posedas kvalitojn aŭ propraĵojn,
kiujn ni kutimas vidi kunestantaj laŭ ia grado. Tio estas la komuna
nivelo. Se radiko sciigas, ke ia propraĵo superas ĉi tiun nivelon,
la sama radiko kun MAL- montras la saman propraĵon laŭ malsupera
grado. Sed kiam ni intencas celi la foreston aŭ neeston de propraĵo
ni uzu SEN aŭ NE. Ekz.:
La morto estas nur la seniĝo de la vivo; kaj la vivo neniam malon
havas. (La morto havas unu, la naskiĝon; ĉar en urbo, kie la nombro
de la naskiĝoj egalas tiun de la malnaskiĝoj, la kvanto da
loĝantoj ne ŝanĝigas.) Do, vortoj kiel _malviva_, _malakra_,
_malrekta_, _malcentra_, _malebla_, _malesti_, nenion signifas, se
oni donas al la prefikso MAL- ĝian veran sencon.
Nun, ĉu ekzistas ia diferenco inter SEN kaj NE? Eble pli bone estis
uzi SEN kiam la propraĵo celata okaze forestas, kaj NE kiam ĝi tute
neestis. Senviva korpo; neviva ŝtono.
Sed mi konfesas, ke ĉi tio estas nur bagatelo.--H. Sentis,
_Grenoble_.
P.S.--En Jan., 1903, mi sendis artikolon pri tiu temo al la
malaperinta R.I. (H.S.).
* * *
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account