(_c_). La Keltoj, mezaltaj kaj brunetaj, kiuj havis larĝajn kapojn
kaj vizaĝojn kaj loĝis mezan Eŭropon (mezan Francujon, sudan
Germanujon, Aŭstrujon, Bohemujon, Polujon, kaj aliajn).
La Slavoj apartenas al tiu ĉi raso, kiu estis la posteulo de tiu
originala raso, kiu forpelis la longakapulojn.
Senprecize, la fizikaj karakteroj de la tri rasoj troviĝas en la
citataj landoj, sed estas esceptaĵoj. Ekzemple:--Forta larĝkapa
elemento troviĝas en iaj partoj de Danujo. Ankaŭ la Baskoj
(Basques) prezentas alian escepton, ĉar ili posedas larĝajn kapojn
kaj longajn vizaĝojn. Kontraŭe apud la rivero Dordonjo (Dordogne)
oni trovas longajn kapojn sed larĝajn vizaĝojn.
Kompreneble estas pli kumune trovi mezocefalikajn kapojn ĉie, pro la
intima miksado de la tri rasoj. Se la leganto kalkulos la nombron de
praavoj, kiujn li posedas dum du mil jaroj, li vidos, ke tio ĉi nur
estas natura, ĉar liaj propraj praavoj estos pli multenombraj ol la
tiama tuta loĝantaro de Eŭropo.
Hodiaŭ ne ekzistas tia estaĵo, kia Teŭtono, Kelto aŭ Mediteraneo.
Kelkaj vortoj estas necesaj pri la termino Kelta. La Kelto de la
antropologiisto estas la larĝa kapo de meza Eŭropo, sed la "Kelto"
de la historiaj verkantoj diversas, laŭ la fantazio de la aŭtoro.
Nuntempe la Francoj, Kimroj, Skotoj, kaj Irlandoj ĝuas la titolon.
El tiuj ĉi, nur malgranda parto da Francujo povas prave uzi la
nomon, la aliaj estas tielnomitaj, ĉar ili okazas paroli Keltajn
dialektojn.
La malĝusta uzado de tiu ĉi vorto ĉe la aŭtoroj kaj la
politikistoj pligrandigis multege naciajn malamikaĵojn inter la
Angloj kaj Irlandoj, kaj ankaŭ inter la Francoj kaj la Germanoj.
Kvankam la Germanoj estas tiel multe aŭ pli Keltaj ol la Francoj,
tamen tutaj libraroj estas skribintaj de Germanoj kontraŭ la
Kelta Franco, kalumniante lin pro lia raso. Mommsen, rilate al
tio ĉi, estas malglore la plej granda ofendanto el ĉiuj; tamen
lia kapo estis klare Kelta. Malfeliĉa fakto--por tiuj ĉi Germanaj
aŭtoroj--estas, ke multaj el la plej famaj Germanoj havis la larĝan
Keltan kapon, inter ili, Goethe, Schiller, Bismarck kaj eĉ Martin
Luther!
Ĉu la ironio povus plimulton fari?
La nescianta Angla malestimo por la Irlandoj estas eĉ pli malbona ol
la Germana malestimo de la Francoj, ĉar la Kelta elemento ĉe la
Irlandoj estas tre malgranda kaj tiel intime intermiksita kun la
aliaj, ke ĝi ne estas videbla. Kontraŭe, en la orienta parto de
Anglujo, kie la Danoj loĝiĝis, la Kelta elemento estas tre ofte
trovata.
La "Kelta" montano ankaŭ ŝuldas sian ekzistaĵon al la fantazio de
la aŭtoroj. La vera Skota montano estas Teŭtona-Mediteranea.
Mi ŝuldas multe al la libreto de John Munro _Historio de la Brita
Raso_ (History of the British Race; Newnes), kiun mi konsilas
Esperantistojn legi, kiel enkonduko al la scienco de antropologio.
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account