Por la nemetiisto, mi diru, ke la antropologiisto estas la naturisto
de la homo, kiu fondas siajn konkludojn sur la mezuroj kaj sur la
fizikaj trajtoj karakteraj de la vivantoj, kaj ankaŭ de la
mortintoj, sur la korpoj de la vivantoj aŭ de la mortintoj, sed,
kutime, sur la skeletoj de la mortintoj, kaj ne, kiel la historiaj
skribantoj, sur la priskribaĵoj de la malnovaj Grekaj kaj Latinaj
aŭtoroj.
La plej gravaj mezuroj estas tiuj de la kranio.
La kranioj dividiĝas en tri klasojn, laŭ la proporcio de la
larĝeco je la longeco; tiu ĉi proporcio, donita kiel procento da la
longeco, estas nomata "cefalika indikilo."
La larĝeco estas mezurata ĵus super la oreloj, kaj la longeco de
punkto inter la brovoj ĝis la okcipita ŝvelaĵo. La proporcio de la
_longa kapo_ (dolikocefaliko) estas malpli ol 75%, de la _meza kapo_
(mezocefaliko) de 75% ĝis 80%, kaj la _larĝa kapo_ (brakicefaliko)
pli ol 80%.
La jena priskribo ne enhavas Rusujon, Finlandon, Laplandon aŭ
Hungarujon, ĉar, rilate al iliaj loĝantoj, ili apartenas Azion; eĉ
Rusujo havas tre malgrandan nombron da Eŭropsangaj homoj.
La plej unue konata Eŭropa homo estis longa kapulo, mallonga kaj
bruneta, posedanta multe da Afrikaj trajtoj. Multaj antropologiistoj
kredas, ke li originale venis el Afriko. Estas strange, ke la
Afrikanoj havas tradicion laŭ kiu, la unuaj homoj estas nigraj.
Unutage iu el ili, baninte sin en lago, blankiĝis! Kompreneble ĉiu
rapidis sin bani en la sama lago, kies akvo pli kaj pli nigriĝis pro
tio. La banantoj do fariĝis malpli kaj malpli blanka ĝis, fine, la
akvo tute perdis sian virton. La malfeliĉuloj, kiuj alvenis tro
malfrue, estas la praavoj de la nunaj nigruloj, kaj la aliaj, pli
malpli kolorataj, tiuj de la diversaj koloritaj rasoj.
Poste, raso da larĝakapuloj el la Oriento, pli altaj, pri fortaj kaj
pli civilizataj ol la longakapuloj, okupis mezan Eŭropon, forpelinte
la longakapulojn al Sudo, Nordo kaj Nord-Okcidento. La nunaj Eŭropaj
nacioj estas la posteuloj de tiuj ĉi du rasoj.
Por la ordigo, la antropologiistoj supozas, ke estas tri ĉefaj,
puraj rasoj en Eŭropo, krom Rusujo, Finlando, Laplando, kaj
Hungarujo.
(_a_). La Teŭtonoj, altaj kaj blondaj, kiuj havas longajn kapojn kaj
vizaĵojn, kaj loĝas Skandinavujon kaj nordan Germanujon, estas la
posteuloj de tiu parto de la originalaj longakapuloj, kiuj forkuris
al la norda for de la larĝakapuloj.
(_b_). La Mediteraneuloj (Iberioj), malaltaj kaj brunetaj, kiuj havas
ankaŭ longajn kapojn kaj vizaĝojn, kaj kiuj okupas la Britajn
Insulojn, okcidentan Francujon, Hispanujon kaj la tutan bordon de la
Mediteranea maro, estas la posteuloj de la restantaj originalaj
longakapuloj.
La diferencaj karakteroj fizikaj de la du rasoj estas racionale
klarigitaj per klimataj kondiĉoj. Ni ŝuldas al la Iberioj la
civilizadon de antikva Egiptujo, Grekujo kaj Romo, sencitante tiun de
Persujo kaj eble tiujn de la Semitaj Imperioj, ĉar estas preskaŭ
certe, ke tiuj ĉi ankaŭ apartenis al la Mediteranea raso.
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account