Sed kiu estas tiu ĉi grandegulo, kiu alportas kun li tian malvarman
venton? Estas mia amiko el Rusujo; li estas sufiĉe aminda serĉi por
mi poŝtmarkojn, kvankam li min konis nur malmulte da tempo. Mi devas
paroli iom kun li, kaj prezenti lin al tiu ĉi ĉarma Fraŭlino el
Aŭstrujo, kiu tiel timeme envenas en la salonon, kun mallevataj
okuloj. Ŝi estas juna Esperantistino, kaj devas esti kuraĝigata.
Kiu estas tiu ĉi sinjoro? Mi ne konas lin--sed ne, mi memoras,
li estas vidinta mian nomon sur la "_Adresareto de personoj kiuj
deziras korespondadi_," kaj deziras konatiĝi kun mi. Estimata
Sinjoro, mi timas ke vi ne ĝuos kunvenon de fremduloj! Kion, vi
estas botanikisto? Nu, jen kelkaj kuriozaj floroj; certe vi ĝuos
ilian societon, ĝis kiam mi povos trovi inter miaj gastoj similan
spiriton por prezenti al vi.
Ankoraŭ alia gasto, kiu malalte kliniĝas por kisi mian manon. Tiu
ĉi ago, ĉu ĝi estas laŭ miaj Anglaj idealoj de la konveneco? Ĉu
mi permesos al mi ĝin akcepti? Sed, mi forgesas, _nun_ mi estas
kosmopolitanino, kaj mi konformas al la kutimojn de ĉiuj landoj.
Alia gasto, kaj ankoraŭ alia. "Bonvenon, miaj amikoj, bonvenon!"
Malgraŭ mia feliĉeco, mi iom malkontentiĝas; unu el miaj amikoj
mankas; kaj mi estas pro tio tre malĝoja. Inter ĉiuj el miaj
paperamikoj, li estas la plej ŝatata. Mi trarigardas la salonon, ne,
tie ĉi li ne estas. Ha! Li envenas--"Mia kara Sinjoro, mi estas
ĉarmata vin vidi. Venu, sidiĝu apud mi kelkajn minutojn, kaj diru
kial vi estas tiel malfrua. Via Parizo, ĉu ŝi estas tiel ĝoja, ke
vi ne deziras ŝin forlasi eĉ por unu tago?"
Mi ekrigardas ĉirkaŭ la salono--kun tiuj ĉi bonaj amikaj
personoj ĉe mi mi estas feliĉega, sed--tamen estas--iom
stranga,--nekomprenebla! Mi trovas min tute nekapabla rekoni eĉ unu
personon. Tiuj vizaĝoj kaj tiuj formoj ŝajnas ĉiun momenton
ŝanĝiĝi. Kelkafoje oni estas blonda, kelkafoje bruna aŭ malhela.
Unufoje oni estas granda, aliafoje malgranda! Ĉu miaj okuloj trompas
min? Ho! kio okazas? Estas subite malvarme, mallume; la salono estas
neokupata. Hu! mi vekiĝas tremetante. Nur estas sonĝo. Ho ve! mi
estas ankoraŭ sola. Nur spirite mi renkontis miajn amikojn, ili ja
estas paperamikoj!
Eble, mi pripensas, estas tiom pli bone. Ve! kiam mi ekrigardas min
spegule, kaj mi vidas malgrandan, malbelan virineton de maturaĝo, mi
ĝojas, ke ili ne povas vidi min. Ĉu ili daŭrus skribi al mi se ili
povus min vidi kaj--sed ne, mi ne estos malamika, maljusta!
Tial miaj paperamikoj, al vi! Mi trinkas je via sano (kvankam nur per
mia amata kafo) kaj mi dankas vin pro la multe da feliĉaj horoj,
kiujn vi estas donintaj al mi; pro la multo da agrablaj ekskursoj,
kiujn mi estas fantazie partopreninta kun vi; unuvorte, pro via
amikeco. Ĝis la revido, amikoj miaj!
KIMRA SKIZO VI.
Heroino malmulte konata. Originale verkita de E.W.
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account