En 1849 mi legis en ĵurnalo de la Orientaj Hindoj, pri juna heroino
kiu, sur la Kimra marbordo, estis superinta la gloran heroaĵon de
Grace Darling. Mia spirito estis ankoraŭ tro okupita je la
revolucioj de 1848 kaj ĝiaj sekvoj, por ke mi povu multe klopodi pri
afero individua, sed, post dekses monatoj, estante ĉe amikino, kiu
bone konis Fishguard Golfeton kaj ĝiajn loĝantojn, mi ŝin demandis
pri la nova heroino.
Al la tempo de la mirinda ago ŝi estis en tiu regiono kaj
kompreneble estis vizitinta la familion Llewellyn. La patro estis
fiŝkaptisto, tiel, kiel ĉiuj la vilaĝanoj, esceptinte unu
butikisto kaj la drinkejmastro. Li estis vidvo, havis vizaĝon
inteligentan, sed li tute ne povis paroli nek kompreni la Anglan
lingvon. Tamen liaj filinoj estis pli kleraj. Ili estis grandaj,
fortikaj, kaj belegaj virinoj, la pliaĝa, Margareto, havis preskaŭ
dudek kvin jarojn.
Mia amikino donis al mi kopion de la rakonto de la pli juna fratino,
Marta. Jen ĝia resumo, multe mallongigita.
_Rakonto de Marto_: "Mi senvestigadis min, kaj mia fratino preĝadis.
Subite ŝi ekleviĝis de siaj genuoj ekkriante: "Mi aŭdis pafadon.
Ŝipo estas inter la ŝtonegoj." Mi nenion aŭdis, sed ŝi komencis
rapide sin vesti kaj ni kune eliris por doni averton.
Ekstere ni povis apenaŭ stariĝi, kaj la ŝaŭmo kun la ondoj sin
ĵetis sur la vojeton. Kiam ni atingis la drinkejon, nia patro kaj la
ceteraj viroj kredis, ke ni ne povas esti alie ol frenezaj. Ili
aŭdis nenian pafadon; la nokto estis tiel nigra, kiel la peĉo;
nenia ŝipo volus proksimiĝi al la tero en tia vetero; se ŝipo tie
estus, ili povus nenion fari por ĝin helpi; nenia boato povus naĝi
unu minuton sur tia maro. Sed Mago (Margareto) ne volis reveni ĉe
ni. Forte alpremante unu la alian, kaj ofte falante, ni marŝis
laŭlonge la krutaĵon, kiu ne estas alta kaj kiu, je diversaj lokoj,
superpendas la maron. Niaj okuloj kutimiĝinte al la mallumeco, ni
vidis la blankan ŝaŭmon kune kun granda nigra makulo, kaj, apud
ĝi, malgrandajn makulojn. Ŝi diris: "Jen estas la ŝipo, tiuj estas
dronontaj maristoj; ni devas savi ilin!" Ne malproksime estis du
stangoj, kaj ankaŭ fortaj ŝnuregoj kaj turniloj por suprentiri la
boatojn kiam oni atendas uragon. Mago komencis tordi ŝnuregojn
ĉirkaŭ sia talio. Mi komprenis, ke ŝi ĵetos sin en la ondegojn,
kaj mi diris: "Ho! memoru pri via senmorta animo; ĉu vi estas certa,
ke ĝi estos savota?" Ŝi respondis: "Tio ĉi tute ne estas grava,
mia nuna devo estas savi tiujn ĉi dronontojn." Mi penadis fortiri
la ŝnuregon, por ke ŝi ne sin alligu, sed ŝi fariĝis tute furioza
kaj laŭte ekkriis: "Mi ja iros en la maron; se vi ne faros tion,
kion mi ordonos, se vi ne turnos la turnilon, kiam mi elvokos, vi
estos tiu, kiu mortigis sian fratinon."
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account