Personally I greatly regret that, as announced at the Inaugural Meeting,
I have not the leisure to take any official part in the work of this
desirable organisation, but heartily wish it every success.
_Voĉo el la Himalajo._--Eble, pro la konata disvastiĝo de la kara
lingvo, vi ne miros lerni, ke Hinda monaĥo, loĝante en la soleco de la
Himalajo, sesdek mejlojn for de la fervojo, kaj multaj mejloj
malproksime eĉ de poŝtoficejo, allogiĝis je ĝiaj ĉarmoj.
Ŝajnas al mi, ke Esperanto rilatas tiel al la mondaj lingvoj, kiel
Vedanto rilatas al la religioj de la mondo. Esperanto donas
internacian lingvon al la parolantoj de ĉiaj lingvoj, kiel faras
Vedanto, donante al ĉiaj religianoj komunan spiriton, aŭ religian
subapogon.
Plue, tiel en la unu oni ne devas forlasi sian nacian lingvon, tiel,
en la alia, oni ne devas forlasi sian religion.
Saĝe diris Max Muller: "Vedanto havas spacon por preskaŭ ĉiaj
religioj, ne, ĝi ĉirkaŭprenas ĉiujn."
Kaj, aliloke li skribas: "Samtempe mi ne faras sekreton ke, tutan
mian vivon, mi tre ŝatas Vedanton. Mi plene povas konsenti kun
Schopenhauer, kaj tute kompreni tion, kion li signifis, kiam li
diris: 'En la tuta mondo ne estas ellernado, krom tiu de la originalo
(de Upaniŝadoj) tiel helpanta, kiel tiu de la Upaniŝadoj mem. Ĝi
estas la paco de mia vivo, ĝi estos la paco de mia morto.' Kaj mi
nek timas, nek bedaŭras diri, ke mi partaĝas lian entuziasmon por
Vedanto, kaj mi sentas, ke mi ŝuldas al ĝi pro multoj, kiuj helpis
min en mia paso tra la vivo."
Mi finos tiujn ĉi malmultajn liniojn kun verso el Sanskrita preĝo,
komune uzita inter Hindoj: "La universaj religioj de la mondo, ĉiuj
elvenas el malsama vidpunkto, kaj ĉiuj demandas por si bonegecon kaj
sanegecon, sed, kia ajn estu la vojo, rekte aŭ malrekte, oni iras
laŭ sia ŝato. Vi, Ho Dio! estas ilia sola fino, kiel la oceano
estas la sola fino de la riveroj."
Anando.
Mi deziras preni la unuan okazon danki tiujn legantojn kiuj jam estas
reabonintaj. Kaj mi esperas ke la ceteraj afable sendos senprokraste
siajn reabonojn ĝis la fino de 1905, por ke la demando de la
pligrandigo de la Gazeto povu decidiĝi.
Diversaj leteroj alvenis, enhavantaj utilajn proponojn. Tial,
Aŭstralia amiko proponas ke ĉiuj verkantoj metu post siaj nomoj
literojn, indikantaj la de ili komprenatajn lingvojn. Tiamaniere,
"Sro Adamo Blanko, F.g.AGk." signifus ke li bone la Francan, iomete
la Germanan, kaj bone la Antikvan Grekan lingvojn komprenas. Tio ĉi
certe estus interesa, kaj kredeble estontaj verkantoj laŭe indikos
siajn lingvajn povojn.
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account