La du homoj parolis mallaŭte, kaj iliaj lipoj estis malmolaj kaj
sekaj. Tiu, nomata Evans, balancis sin laŭlonge la kanuo, ĝis kiam
li povis rigardi ĝin trans la ŝultro de sia kunulo.
La papero ŝajnis esti kruda geografia karto. Pro ofta faldado, ĝi
fariĝis tre ĉifita kaj eluzita preskaŭ ĝis pecetoj, kaj la dua
homo kuntenis la makulitajn pecetojn tie, kie ili malkuniĝis. Sur
ĝi oni malklare povis distingi, verkitan krajone kaj preskaŭ
forfrotitan, la konturon de la golfo.
"Jen!" diris Evans, "estas la rifo, kaj jen la fendo." Li gvidis sian
fingregan ungon sur la karto. "Tiu ĉi kurba kaj torda linio
prezentas la rivereton--mi povus ja trinki nun!--kaj tiu ĉi steleto
montras la lokon."
"Vi vidas tiun ĉi punktan linion," diris la homo kun la karto; "ĝi
estas rekta linio, kaj ĝi kuras de la fendo de la rifo, ĝis tufo da
palmarboj. La steleto estas ĝuste tie, kie ĝi trafas la rivereton.
Ni devas rimarki la lokon, kiam ni eniros en la lagunon."
"Estas malfacile kompreni tion," diris Evans, post paŭzo, "kion
signifas tiuj ĉi streketoj malsupre. Ĝi ŝajnas esti la desegno de
domo, aŭ de io simila; sed tion, kion signifas ĉiuj tiuj ĉi
streketoj montrantaj tien ĉi kaj tien, mi ja neniel povas diveni.
Kaj kia estas la skribaĵo?" "Ĥina," diris la homo kun la karto.
"Kompreneble! _Li_ estis Ĥino," diris Evans. "Ili ĉiuj estis
Ĥinoj," diris la homo kun la karto.
Ili ambaŭ sidis kelkajn minutojn fikse rigardante la teron, dum la
kanuo malrapide antaŭen flosadis. Tiam Evans ekrigardis la
remileton.
"Jen via vico ĉe la remilo, Hooker," li diris.
Kaj lia kunulo kviete kunfaldis sian karton, enpoŝigis ĝin, zorge
preterpasis Evans kaj ekremis. Liaj movadoj estis lacaj, kiel tiuj de
la homo kies forto preskaŭ foriĝis.
Evans sidis, okuloj duone fermitaj, observante kiel la ŝaŭma
ondrompilo de la koralo ŝajnas pli kaj pli alproksimiĝi. La ĉielo
jam estis por ili, kiel brulanta fornego, ĉar la suno estis apud la
zenito. Kvankam ili estis tiel proksime de la trezoro, li ne sentis
la atenditan kontentegon. La ekscitego de la batiĝo por posedi la
karton, kaj la longa nokta vojaĝo de la ĉeflando sur senproviza
kanuo estis, kiel li diris, ellacigintaj lin. Li penadis sin eksciti,
turnante siajn pensojn sur la orfandaĵoj, pri kiuj la Ĥinoj estis
parolintaj, sed ili ne volus resti tie; ili revenis tuj al la ideo
pri la dolĉa akvo murmuretante en la rivero, kaj al la preskaŭ
neelportebla sekegeco de liaj lipoj kaj gorĝo. La ritma plaŭdado de
la maro sur la rifo nun aŭdetiĝis, kaj ĝi havis agrablan sonon por
liaj oreloj; la akvo lekis la kanuflankon, kaj akveroj gutadis de la
remileto inter ĉiu ekremo. Iom pli poste, li ekdormetis.
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account