Li ankoraŭ estis malklare konscia pri la insulo, sed stranga revaĵo
intermiksiĝis kun liaj sentadoj. Denove estas la nokto, kiam li kaj
Hooker estas eltrovintaj la sekreton de la Ĥinoj; li vidas la
lunlumigatajn arbojn, la malgrandan fajron bruletantan, kaj la
nigrajn figurojn de la tri Ĥinoj--unuflanke arĝentatajn pro la
lunlumo, kaj aliflanke ruĝajn pro la fajrlumo--kaj li aŭdas ilin
interparoladi Piĝin-Angle[2], ĉar ili estas venintaj el diversaj
provincoj. Hooker, unua, ekkomprenas la temon de ilia parolado, kaj
faras signon, ke li aŭskultu. Eroj el la interparolado estas
neaŭdeblaj, kaj eroj nekompreneblaj.
Hispana galjeno[3] de la Filipinaj Insuloj, senespere surterkurinta,
kaj ĝia trezoro enfosita ĝis la reveno-tago, estas la fundamento de
la historio; ŝippereiĝinta maristaro malmultigita per malsano aŭ
per malpacoj kaj la postuloj de la disciplino, kaj, fine, la foriro
per la boatoj, neniam plu retrovotaj. Tiam Ĉang Haj, nur unu jaro
antaŭ, sur teron vaginte, hazarde eltrovis la orfandaĵojn dum
ducent jaroj kaŝitajn. Li forkuras de sia ĵunko[4], kaj reenterigas
la oron per grandega laboro, senhelpe, sed laŭ tre ruza maniero. Li
multe akcentegis la ruzecon--estis lia propra sekreto. Nun li bezonas
helpon reveni por elfosi ilin. Post nelonge la karto flirtis teren,
kaj la voĉoj silentiĝis. Kia bela rakonto por la oreloj de du
Britaj sentaŭguloj!
La revo de Evans translokiĝis al la momento, kiam li tenis la
harvoston de Ĉang Haj inter siaj manoj. La vivo de Ĥino estas
apenaŭ de tia indo, kiel tiu de Eŭropano. La ruza vizaĝo de Ĉang
Haj, unue, akra kaj furioza kiel tiu de ektimigita serpento, kaj
poste terura, perfidema kaj kompatinda, fariĝis multe tro vidata en
la revo. Ĉe la fino, Ĉang Haj faras grimacon, grimacon plej
nekompreneblan kaj timigeman. Subite aferoj tre malagrabliĝis, kiel
iafoje okazas en la revoj kaj sonĝoj. Ĉang Haj babiladis kaj
minacis lin. Li reve vidis grandajn amasojn da oro, kaj Ĉang Haj sin
intermetantan kaj baraktantan reteni lin de ili. Li ekprenas Ĉang
Haj per la harvosto--kiel la flava bruto estas granda, kiel li
baraktadas kaj grimacas! Li plikreskadas ankaŭ. Tiam la brilaj
oramasoj ŝanĝiĝis en brulegantan fornon, kaj vasta diablo, mirinde
simile al Ĉang Haj, sed kun nigra vostego, eknutris lin per karbo.
Ili terure brulvundis lian buŝon. Alia diablo elkriegis lian nomon:
"Evans, Evans, dormema malsaĝulo!" aŭ ĉu li estis Hooker?
Li vekiĝis. Ili estis ĉe la eniro de la laguno.
"Jen la tri palmoj. Ĝi devas esti sur unu linio kun tiu arbetaro,"
diris lia kunulo. "Memoru tion! Se ni aliros ĝis tiuj arbetoj, kaj
tiam vojiros en la arbetaĵon laŭ rekta linio de ĉi tie, ni ĝin
atingos, kiam ni alvenos al la rivereto."
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account