Ili nun povis vidi tie, kie la elfluo de la rivereto plilarĝiĝis.
Je ĝia vido, Evans reviviĝis. "Rapidu, amiko," li diris, "alie, je
la ĉielo, mi devos trinki marakvon!" Li mordetis sian manon, kaj
rigardis la arĝentan streketon inter la ŝtonegoj kaj la verda
densejo. Post iom da tempo, li preskaŭ furioze turniĝis al Hooker:
"Donu al mi la remileton," li diris.
Tiel ili alvenis la elfluejon de la rivero. Iom pli antaŭen, Hooker
prenis akvon en la mankavon, gustumis ĝin, kaj elkraĉis. Iom poste,
li denove provis ĝin: "Tio ĉi taŭgos," li diris, kaj ili komencis
avide trinki.
"Malbenu tion!" diris Evans, subite. "Estas tro malrapide." Kaj,
riske kliniĝinte trans la antaŭa parto de la kanuo, li komencis
ensuĉi la akvon per la lipoj.
Baldaŭ ili faris finon de la trinkado kaj, naĝigante la kanuon en
malgrandan golfeton, ili estis surteriĝontaj meze de la densa
kreskaĵaro, kiu superpendis la akvon.
"Ni devos barakti tra tio ĉi ĝis la marobordo, por ke ni trovu
niajn arbetaĵojn, kaj tiel la linion al la loko," diris Evans.
"Plibone estus, ke ni remu tien," diris Hooker.
Tial ili denove surriveriris kaj returnen remis al la maro, kaj
laŭlonge de la bordo ĝis la loko, kie kreskis la arbetaro. Ĉi tie
ili alteriĝis, tiris la malpezan kanuon alten sur la marbordo kaj
tiam supreniris al la rando de la ĵunglo[5] ĝis kiam ili povis
ekvidi la fendon de la rifo kaj la arbetaro sur rekta linio. Evans
elprenis el la kanuo tieulan ilon, kiu havis formon de la litero L,
la kruca parto armita de polurita ŝtono. Hooker kunportis la
remileton. "Ĝi nun estas rekte laŭ tiu ĉi direkto," li diris; "ni
devos trapuŝi tien, ĝis kiam ni trafos la rivereton. Tiam ni devos
esplori."
Ili trapuŝis densan amason da kanoj, da larĝaj foliegoj, kaj da
junaj arboj, kaj en la komenco ĝi estis tre laciga irado; sed tre
baldaŭ la arboj pligrandiĝis, kaj la tero sub ili plividiĝis.
La brilego de la suna lumo ŝanĝiĝis je nesenteblaj gradoj, en
malvarmetan ombron. Fine la arboj fariĝis vastaj kolonoj, kiuj sin
levis ĝis baldakono de verdaĵo alte superkape.
Malhelaj blankaj floroj pendis de siaj trunketoj, kaj rampetantaj
kreskaĵoj kiel ŝnuroj svingis de arbo ĝis arbo. La ombro
profundiĝis. Surtere makulataj fungegoj kaj ruĝbruna likeno
oftiĝis.
(FINOTA).
FOOTNOTES:
[1] Canoe; canot.
[2] "Lingvofranca" de Komercistoj Ĥinaj.
[3] Galleon; galion.
[4] Junk; jonque.
[5] Jungle; fourré.
SURPRIZANTA!
Originala historio de la studentaj tagoj, de Dro Mayer
(Manchester).
Antaŭ multe da jaroj mi estis studento en la Universitato de Vieno,
kaj, post du jaroj, mi decidis reeniri en Germanujon por daŭrigi
mian lernadon en Breslaŭo, la ĉefurbo de Silesio.
Estis belega tago kiam mi alvenis tie, kaj, esperante ke mi trovos
grandan societon kune, mi direktis miajn paŝojn al la Pariza
Ĝardeno, unu el la plej favorataj ĝardenoj Breslaŭaj.
Mia espero estis konfirmata.
Public-domain text, read in full here on John Shaqi.
Reviews
Reviews
No reviews yet
Be the first to share your thoughts on this work.
Join the Discussion
Join the discussion
Sign in to leave a comment or review.
Sign InorCreate an account